Nelsona Piliero | |||
---|---|---|---|
Nelson's Pillar | |||
triumfa kolono (–1966) | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Francis Johnston • William Wilkins vd | ||
Estiĝo | 1808 | ||
Malfermo | 21-a de oktobro 1809 | ||
Lando | Irlando vd | ||
Situo | Dublino | ||
Situo | |||
Geografia situo | 53° 20′ 59″ N, 6° 15′ 37″ U (mapo)53.349805555556-6.26025Koordinatoj: 53° 20′ 59″ N, 6° 15′ 37″ U (mapo) | ||
| |||
La Nelsona Piliero (angle Nelson's Pillar, gaele: Colún Nelson) estis piliero kun statuo de Horatio Nelson, kiu staris centre de strato O'Connel Street en Dublin. Ĝi estis konstruita en 1808, tri jarojn post la morto de admiralo Nelson, por honori lin.
La pli konata Nelsona Kolono en Londono estis starigita nur en 1849. Probable la rapido en la starigo de la piliero celis ne nur honori la admiralon, sed ankaŭ demonstri la britan superecon super Irlando, tiam plene dependa de Britio kaj de 1801 eĉ parto de la Unuigita Reĝlando (sendependa nur en 1921).
La piliero estis dorika kolono alta 36,9 metrojn (121 futojn). Ĝi portis statuon 3,9 metrojn (13 futojn) altan, skulptitan de Thomas Kirk el Cork. La suma alto de 40,8 metroj restas konsiderinde sub la pli ol 60 metroj de la londona kolono. La tuton planis kaj desegnis Francis Johnson. La piliero interne havis spiralan ŝtuparon, kiu permesis atingi belvidan platformon. Origine la enirejo estis subtera, sed en 1894 G. P. Baxter aldonis superteran enirejon.